Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Lingva flanko

… Eble al iu ŝajnas superflue tiom detale paroli pri la lingva flanko en la verko pri profesia uzado de Esperanto. Ja oni povas supozi, ke la kunlaborantoj ĉiam iel interkompreniĝas. Sed estas reala danĝero, ke ambaŭ flankoj estas konvinkitaj, ke jes, oni bone komprenas unu la alian, tamen ĉiu flanko komprenas ion alian!

Mi montru praktikan ekzemplon: Dum la preparo de la seminario por grupo de kuracistoj (neesperantistoj) organizita kaj gvidata de esperanisto, en la mendo estis esprimita centprocente klara la deziro „posttagmeze povi naĝi“.

La seminario okazis en la banloko Karlovy Vary kun tiam nur du naĝbasenoj, la plej fama tiutage ne funkciis pro regula purigado kaj la dua ĝuste dum la bezonata tempo post la seminario ankaŭ jam devus esti fermita. Ni tamen post longa komplika traktado sukcesis, kontraŭ aparta pago, ke oni plilongigis la malfermtempon nur por nia grupo je unu horo kaj duono. Sed la kuracistoj en la grupo estis videble tre seniluziigitaj kaj preskaŭ neniu naĝis, ĉar ili revis pri ĝuo de varma minerala akvo. Mi neniukaze imagis, ke per „naĝi“ iu (dum alia traktado perfekte komunikanta partnero) povus konsideri alian, kvankam similan agadon. Do, malgraŭ nia nekredeble komplika strebo kontentigi la klientojn, kiujn mi konsideris naĝemaj sportistoj, nia strebo turniĝis al fiasko.

Mi tuj ekkomprenis, kia katastrofo okazus, se simila miskompreno okazus ne en la sfero de mendo de unu servo por grupo de homoj, sed dum difino de aspekto aŭ eĉ funkcio de iu multekosta produkto.

Ekde tiam mi tre atentas centprocente klaran difinon de ĉiuj postulataj servoj kaj eĉ pli volonte ŝajnigas min idioto en la okuloj de la partnero demandante per aliaj vortoj, kio ja jam estis klarigite, ol travivi denove similan miskomprenon. Eviti similaĵojn pro lingva miskompreno mi konsilas al ĉiuj legantoj de tiu libreto. Tial mi envicigis la ĉapitron pri la lingva flanko en ĝin.

[Fragmento el Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj, 3a eldono, pp. 82-84 (Eldonis KAVA-PECH).]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo